Python-Biblioteko¶
Ĉi tiu sekcio klarigas kiel konstrui Python-bibliotekon: kiel organizi ĝin, kiel
dezajni ĝian API-on, kiel testi ĝin, kaj kiel instali kaj uzi ĝin.
Ni uzos kiel ekzemplon esperantilo, la propran pakon, kiun distribuas ĉi tiu projekto.
- 1. Kio estas biblioteko — pakoj, moduloj kaj distribuaĵoj.
- 2. Organizado —
pyproject.toml,src/,tests/. - 3. Instalado kaj uzo — de GitHub, en kajero.
- 4. API — dezajni klaran publikan interfacon, laŭ la stilo de spaCy.
- 5. Testado —
pytestkaj kontinua integrado. - Oftaj demandoj — rapidaj respondoj al kutimaj duboj.
Vidu la rezulton
Ĉiu tekniko de ĉi tiuj paĝoj estas aplikita en ĉi tiu deponejo. La sekcio
Biblioteko estas la rezulto: la referenca
manlibro de esperantilo, kun API-referenco
generita el ĝuste tiuj dokumentĉenoj, kiujn ĉi tiu sekcio instruas vin
verki.