Fraz-dividado¶
Dividi tekston en frazojn estas la unua paŝo de preskaŭ ĉiu NLP-ĉeno.
esperantilo faras tion per
sentence_tokenizer.
from esperantilo import sentence_tokenizer
sentence_tokenizer("Mi lernas Esperanton. Ĉu vere? Jes!")
# ['Mi lernas Esperanton.', 'Ĉu vere?', 'Jes!']
La nuna regulo¶
Ĉi tiu dividilo uzas la signojn donitajn kiel eniga argumento por dividi la
tekston en frazojn.
Defaŭlte ili estas ., ! kaj ?.
Ekzemplo kun specifaj signoj estus:
Plibonigoj¶
Ĉi tiu dividilo estas tre simpligita unua versio. Kelkaj plibonigoj indaj je efektivigo estas:
- Ne tranĉi ĉe mallongigoj kiel
D-roaŭS-ro. - Ne tranĉi ĉe dekumaj nombroj kiel
3.14, nek ĉe aliaj interpunkciaj kazoj kiel...aŭ?!. - Ne tranĉi ĉe URL-oj, retpoŝtadresoj kaj aliaj vortoj enhavantaj
.aŭ?. - ktp.
Vidu ankaŭ¶
- API-referenco — la generita signaturo, la argumentoj kaj la ekzemploj.
- Gvidilo → Testado — kiel
pytestfiksas la supran regulon.